La ĵus finita feriado de la Unua de Majo ampleksis fortikan kaj ĉiam pli fortan reakiron en la turisma merkato, pliigante fidon pri la estonta disvolviĝo de la sektoro, kiu iam eltenis malfacilajn ŝokojn meze de la nova koronavirusa epidemio.
La plej novaj ciferoj de la Ministerio pri Kulturo kaj Turismo merkrede montras, ke ĉirkaŭ 230 milionoj da enlandaj vojaĝoj okazis dum la kvintaga ferio — de la 1a ĝis la 5a de majo, kio markas jaran kreskon de 119,7 procentoj. La enlanda turisma merkato ĝis nun resaniĝis je 103,2 procentoj kompare kun la antaŭpandemiaj niveloj.
(El Ĉinia Ĉiutaga)
Afiŝtempo: 6-a de majo 2021
