Ĉinio intensigis klopodojn por disvolvi sian diplomatian servon dum la pasinta jardeko per ampleksa, plurnivela kaj multfaceta tagordo, diris Ma Zhaoxu, vicministro de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, en gazetara konferenco en Pekino ĵaŭde.
Ma diris, ke dum la pasintaj 10 jaroj, la nombro da landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, pliiĝis de 172 ĝis 181. Kaj 149 landoj kaj 32 internaciaj organizaĵoj estis allogitaj partopreni en la Iniciato "La Zono kaj la Vojo", li diris.
Laŭ Ma, Ĉinio firme protektis sian nacian suverenecon, sekurecon kaj evoluajn interesojn fronte al ekstera bremsado, subpremado kaj nepravigebla interfero.
Li diris, ke Ĉinio forte defendis la principon de unu Ĉinio kaj sinsekve malhelpis kontraŭĉinajn movojn ataki kaj kalumnii Ĉinion.
Ma diris, ke Ĉinio ankaŭ engaĝiĝis en tutmonda regado kun senprecedencaj amplekso, profundo kaj intenseco dum la pasinta jardeko, tiel fariĝante la ĉefapogilo en subtenado de multflankeco.
“Sub la gvido de la Penso de Xi Jinping pri Diplomatio ni malfermis novan vojon por grandlandaj diplomatioj kun ĉinaj karakterizaĵoj,” diris la vicministro, priskribante la partian gvidadon kiel la radikon kaj animon de la ĉina diplomatio.
Afiŝtempo: 20-a de oktobro 2022
